Se la 9a de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis la naskiĝtago de niaj simboloj — la flago, la Fundamento aprobita, praktike ankaŭ la himno — la 10a de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono estis la tago poste. Se la 9an oni akceptis la Fundamenton de Esperanto, la 10an oni akceptis la fundamenton de Esperantio.
Por niaj gastoj de la Kabinda Respubliko, el kiuj du (ĵus atinginte la diplomon A2 laŭ LTSEC) tuj petis la esperantan civitanecon, okazis same. Se la 1an de februaro 1885 la historio de Kabindo estis fiksita per la traktato de Simulambuco, la 2an de februaro 2011 estis fiksita per la promulgado de la Konstitucio de la Kabinda Respubliko: ĝi estas la tago poste.
Ĉi tiun tostan alparolon mi finas anoncante, ke hodiaŭ estas lanĉita la propono fondi la Asocion de la Amikoj de la Kabinda Popolo, kiu arigos la nekabindanojn dezirantajn helpi por la sendependiĝo de Kabindo. Laŭ la sama spirito kiu elanis ĉe Edmond Privat, kiam li batalis por la solvo de la pola demando, aŭ kiam li apogis la liberigan lukton de Mahatma Gandhi en Hindio.
(Giorgio Silfer, nuna konsulo de la Esperanta Civito)
Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj Perla Martinelli estas la unuaj aliĝintoj al la nova asocio.
Legu la tutan alparolon en “Heroldo de Esperanto”