Unue — ŝoko! Likvido! Kaj la tutmonda esperantistaro ne protestas?! Ja ekzistas polaj ambasadoj, konsulejoj, postulu respondojn, protestu!
Kia malhonoro! Malhonorigo! Kaj dume regas silento! Se la esperantristaro [sic] silentos kaj ne protestos, kiam oni likvidos niajn postenejojn, oni prefere forgesu, ke ekzistas Esperanto! Lavango da leteroj kun demandoj, postuloj de klarigoj, kial oni likvidis?
Ĉu tio ligiĝas kun manifestiĝoj de antisemitismo ĉe iuj iamaj gvidantoj de Pola Raido, kiel Targalski? Demandu! Kial vi ĉiuj silentas?!
Mian tutan profesian vivon mi ligis kun Pola Radio, kaj mi ne volas fermi la buŝon! Kial vi ĉiuj fermis la buŝon kaj ne protestas? Kie estas tiuj centoj kaj miloj da aŭskultantoj? Jorma Ahomäki kaj aliaj? Kial vi ne skribas al polaj gazetoj postulante klarigon, ke en la naskiĝlando de Esperanto oni likvidis la elsendojn, kiuj ricevis la subtenon de miloj da aŭskultantoj?!
Miloj da homoj volis informiĝi pri Pollando kaj pri la ŝanĝoj efektiviĝantaj ĉi tie! Kial?
(Andrzej Pettyn)
Noto de la redakcio:
La kampanjo al kiu vokas s-ro Pettyn prezentas du problemojn: unue, la tuta Pola Radio mem, en siaj programoj por eksterlando, ne havas grandan estontecon — do temus ne pri resurekto, sed pri longigo de individua agonio ene de kolektiva morto; due, en la XXI jarcento efikas tute aliaj protestaj rimedoj. Ekzemple, verŝi sur sin benzinon kaj fajrigi sin antaŭ la sidejo de Pola Radio, invitinte ĵurnalistojn kaj veniginte ambulancon — la ŝancoj transvivi estas grandaj, tiuj refunkciigi la esperanto-elsendojn eĉ pli…