Precizigo de la UEA-prezidanto pri sia komunisteco

HeKo 302 3-A, 11 jun 06

La prezidanto de la politike neŭtrala Universala Esperanto-Asocio tiele respondas al gazetara komuniko de “Esperanto” Radikala Asocio:

“Okaze de la urbaj elektoj en Romo, mi estis vokita de grupeto de vegetaranoj tre radikalaj, eĉ batalantaj por la rajtoj de bestoj, kaj ili demandis min, ĉu, interŝanĝe de enprenado de Esperanto en la programon de la grupeto, mi pretus kandidati. Mi taksis, ke la afero estas avantaĝa por Esperanto. Neniam estis eĉ konsidero pri tio, ke unu el ni povus esti efektive elektita. Tiu grupeto prezentiĝis kiel sendependa grupeto en la listo de la Partio de Italaj Komunistoj (ĉar la verduloj taksis la programon tro revolucia). Fakte la rezulto estas la mencio de Esperanto en dekmiloj da elekto-reklamiloj, kiuj estis disdonitaj en Romo, kelkaj radiaj intervjuoj, ktp.”

La supran deklaron komentariis publike Jens S. Larsen, dana UEA-aktivulo:

“La prezidanto de UEA kandidatas por ekologiisma grupeto, kiu estis tro stranga eĉ por la Verda partio kaj sekve iris al la italaj nereformitaj komunistoj, kiuj ŝajne pretas fari kion ajn por plimultigi (aŭ malplimalmultigi) siajn voĉdonojn. Ĉiuokaze, ŝajnas ke demokratio por Renato Corsetti estas nur fasado, ĉar li ne kalkulis kun la ebleco esti elektita. Mi ne sentas grandan bezonon ekkoni per klaĉado la pozicion de Renato Corsetti pri Serbio kaj Israelo. Lia memdeklarita pozicio en la urbopartaj balotoj de Romo pli ol sufiĉas por demandi kiom naiva oni rajtas esti.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.