En dato 14 junio 1999 la fondumo Gastejo Edmond Privat (GEP) vendis al Kultura Centro Esperantista sian lastan domon, nomitan Domo Ernest Naville (nuntempe: Esperanto-Domo). Unuafoje KCE, tiam prezidata de David Buhlmann, fariĝis proprietulo de nemoveblaĵo. Jaron post la vendo GEP mem malfondiĝis, vendinte ĉiujn siajn sep domojn en Ĉaŭdefono, el kiuj unu al privata lernejo kaj kvin al individuaj gaĝoj.
La vendoprezo estis kalkulita laŭ la restintaj ŝuldoj de GEP. Kelkaj kreditantoj konsentis plu krediti ĉe la nova posedonto, do KCE transprenis parteton de la ŝuldoj de GEP, kiuj eniris la finan prezon.
Ĉiuj kreditantoj intertempe estis repagitaj, aŭ rezignis pri sia kredito. Restis nur unu: Svisa Esperanto-Societo (SES), por sume 15.000 frankoj. Depost kelkaj jaroj KCE pagas al SES triprocentan jaran interezon (do 450 frankojn) kaj SES ĉiam donacas tiun sumon al KCE, membrante en la Kultura Konsilio kaj en la Asembleo de KCE per propra reprezentanto (nuntempe s-ino Marion Bélisle Grosjean).
Fine de januaro 2012 SES anoncis al la Asembleo de KCE ke ĝi intencas dum ok jaroj parte realigi sian krediton, po mil frankoj jare kun donaco de duono de la kredito al KCE. La Asembleo dankis pro la informo kaj bondeziris al la Asembleo de SES.
En la ĝenerala kunveno de SES, fine de aprilo 2012, la estraro defendis sian proponon, sed renkontis la opozicion de kelkaj SES-anoj, precipe Bruno Graf, kies argumentado efektive ne mankis je logiko: kial donaci 7.500 frankojn al KCE? Eventuale lia argumentado mankis je politika sento, ĉar li povus demandi: “Kion SES gajnus el sia sindonemo?”
La propono de la SES-estraro estis rifuzita je granda plimulto: KCE restos kun sia ŝuldo al SES, repagota kiam SES efektive postulos la monon. Inter SES kaj KCE ne ekzistas konfliktoj.
(Giorgio Silfer, KCE-prezidanto)