Projekto Nurenbergo atingas la trian eksperimenton

HeKo 713 2-C, 7 jul 19

Disvolviĝos ĉi-semajne ĉe Kultura Centro Esperantista la tria eksperimenta kurso pri tradukarto, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli. Partoprenos tradukemuloj el la tri ĉefaj lingvaj areoj de Svislando, kvankam neniu el ili estas sviso aŭ loĝas tie: la kurso estas centprocente transnacia.

Per ĉi tiu tria kurso fermiĝas la unua fazo de Projekto Nurenbergo, lanĉita de la Esperanta Civito kun la celo starigi centron por la trejnado de tradukistoj, unuavice en beletra kampo. En la projekto gravas iniciati novajn tradukojn, kiel okazis kun la teatro de Samuel Beckett pasintjare; sed pli gravas esplori la detalojn kiuj povas konduki al la kreo de esperanto-branĉo kuplita al ekstera renoma lernejo en Svislando.

Unu el la rezultoj de la eksperimentado estas eta trezoro de spertoj kaj konsiloj utilaj por tradukado. Parte la temaro estis kaj estos pritraktata en “Literatura Foiro”. Kaj nature, danke al ĉi tiuj kursoj pluraj personoj, kiel c-ino Marie-France Conde Rey kaj c-ano Giuseppe Pranzo Zaccaria, altigis sian kompetenton en la fako.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.