“En 2012 Jill Stein fariĝis la plej voĉdonita virino en la tuta historio de la kandidatoj al la prezidenteco de Usono, per nur 469.000 voĉoj (0,36%) al la Verda Partio. Hillary Clinton nun superis ŝin. Gratulon.”
Tiu sarkasma komentario povus cirkuli en Nov-Jorko, post la sukceso de Donald Trump. Efektive oni demandas sin, ĉu iam Usono maturos por prezidentino. Konsolu nin la fakto, ke ĝi maturis almenaŭ por prezidento sen blanka haŭto.
Sur la eŭropaj bordoj de la Atlantiko regas zorga prudento, pli ol humuro. Ameriko elektis homon kiu teorie kondukos al pli introrsa politiko, simile al la 1920aj, kiam Usono eĉ ne aliĝis al Ligo de Nacioj. Antaŭ kvar monatoj la angloj referendumis por la secesio el Eŭropa Unio. Tial ke Trump certe venkis danke al la WASP-popolo, oni sin demandas ĉu la anglosaksajn potencojn karakterizas ia politika implodo. Ili kreis la globalismon, profitis el ĝi, sed nun ektimas ĝin kaj retiriĝas?
Eble ĉar la globalismo rekondukis al milita opcio, ne nur en la kutima mezorienta ŝaktabulo, sed ankoraŭ en Orienta Eŭropo. Tio finfine ne plaĉas al la averaĝa usonano, precipe se la kresko de la internacia tensio ne koincidas kun interna ekonomia kresko. Bonaj rilatoj kun la maldemokratio rusa ŝajnas laŭ li oportunaj por la demokratio usona. Pac-Nobela laŭreato ja ne rezultis pli pacifisma ol eventuale estos masklisma vakerstila miliardulo.
Pli sombra estas la perspektivo por la rilatoj kun Latin-Ameriko, unuavice Meksiko. Sed ankaŭ tie indas atendi, kiom la agoj kongruos kun la diroj, kaj la enhavo kun la formo, ĉe la ĵus elektito.
(Giorgio Silfer)
Komentoj
Ne estis la WASP-popolo kiu elpensis kaj profitis la globalismon, sed tiaj spekulaciantoj kiel George Soros, Rotschildoj kaj similaj parazitoj. Ĉiu kiu vizitas Londonon, Novjorkon kaj la plej grandajn urbojn de tiuj anglosaksaj landoj vidas klare, ke WASP-anoj estas tie jam en minoritato.