Telematika paralizo en UEA

HeKo 316 9-A, 1 dec 06

Malgraŭ admonoj de diversaj flankoj, inkluzive de siaj membroj, UEA konservis kaj eĉ kreskigis la nombron da diskutlistoj ĉe Yahoo. La admonojn motivis la indigno pro la konduto de Yahoo en totalismaj landoj, kiu helpas la reĝimojn persekuti disidentojn, tiel malhelpante interalie la lingvan kaj kulturan diversecon, kiu ŝajnas grava por la nuna UEA.

Hieraŭ Yahoo komplete forviŝis ĉiujn diskutlistojn de UEA. Tio signifas ke necesas rekonstrui tiujn listojn (multaj horoj da laboro), kaj ke iliaj arkivoj estas perditaj.

UEA estas do interrete paralizita, almenaŭ dum iom da tempo. Estas rimarkinde ke amaso da diskutlistoj estas administrataj de nur unu persono: d-ro Renato Corsetti, kiu do membras en ili ĉiuj, kaj ricevas amason da mesaĝoj. Eblas ke Yahoo suspektis en li “periskopon” aŭ spamiston, kaj tial forviŝis ĉion per unu klako.

En la Esperanta Civito tia danĝero bonŝance ne ekzistas, ĉar ĝiaj diskutlistoj situas en propra domajno, kaj ĉiu havas apartan administranton, kiu referencas laŭbezone al sendependa retestro. En la nova Esperantio ekzistas nenia milokula Mister Tot…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.