Turkio pli malproksimas de Eŭropo

HeKo 607 3-E, 21 jul 16


La klopodo de ŝtatrenverso en Turkio efektive okazis: ĝi ne estis kamuflaĵo. Ĝi estus povinta eĉ sukcesi, se unu el la tri armeestroj (tiu de la istanbula areo) ne estus superruzinta la aliajn du, malfruigante la H-horon de la puĉo per la preteksto pripensi aliĝon, kaj tuj avertante la prezidenton pri la danĝero en kiu li situas, feriante ĉe la suda mediteranea bordo. Tial la prezidento havis la necesan tempon por aviade fuĝi al la regiono de Istanbulo kaj alvoki por amasaj demonstrancioj favore al la registaro.

Se la dinamiko de la fiasko ŝajnas relative klara, pli komplika estas la analizo pri la ekesto de la klopodo. Plektiĝas du opozicioj kontraŭ Erdogan: tiu de la moderaj islamanoj, inspirita de la ideoj de imamo Fetullah Gülen (loĝanta en Usono), konata sub la nomo Hizmet (servo, en la turka), kaj tiu de la tradiciaj kemalistoj ene de la armeo. En si mem jam tiu konverĝo estas iom bizara, ĉar unuj restas ligitaj al Islamo, dum aliaj subtenas la sekularizon sur kiu fondiĝis la nuna respubliko, pro la revolucio de Kemal Atatürk. Des pli nebulaj iĝas la konturoj de la afero, se oni sin demandas ĉu eksteraj potencoj havas rilaton kun la fiaskinta puĉo.

Ebla klarigo pri la armea konduto estus la ekzisto de tuta listo de Gülenistoj, arestotaj ĉi-semajne. Kio pelis tro rapide la du armeestrojn al ne sufiĉe antaŭpreparita movo.

La evoluo de la eventoj influas negative la rilatojn inter Turkio kaj Eŭropa Unio. Samtempe ĝi povas akceli la procezon de islamigo de Turkio: procezo kiu kontraŭas la ĝisnunan historion kaj riskas rekonduki al konfesia ŝtato, sen la necesaj demokratiaj garantioj.
 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.