“La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo. La kotizo inkluzivas neniun asekuron. Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.”
Laŭ la supraj kondiĉoj, sufiĉe klare legeblaj en la aliĝilo al la 105a Universala Kongreso en Montrealo, la Universala Asocio enkasigos ĉiujn kotizojn eĉ sen UK: prognoze inter cent mil kaj cent kvindek mil eŭroj.
Probable inter la landa asocio kaj Roterdamo validas kontrakto inkluzivanta relative altan licencpagon. Se ankaŭ tiu ne estus redonenda, des pli dikiĝus la monujo de Nieuwe Binnenweg 176. Tamen perdo estas antaŭvidebla pro la manko de gajno el la kongresa libroservo, kaj el ekstraj aranĝoj ne inkluzivitaj en la kongreskotizo, nome makleroj pro litperado, ekskursoj, bankedo, teatrobiletoj ktp. Tiujn perdojn tamen parte kompensas la pagoj pro individua membreco, kiujn la kongresontoj faris aparte de la kongreskotizo, por ricevi kotizrabat(et)on.
Konklude: la eventuala nuligo de la kongreso en Kanado ne kaŭzos grandan financan damaĝon al UEA. Granda financa damaĝo okazus nur se Montrealo estus prokrastita al 2021 (kaj Belfasto al 2022), ĉar tiel restus unujara manko de enspezoj (se la kotizoj pagitaj por 2020 kovrus la aliĝojn en 2021). Alternative, eblus etendi la ĵus lanĉitan almozkolekton (sub la nomo “Alianco”) al universala konfisko de la UK-kotizoj 2020.