Kiel prognozite, Amri Wandel kaj François Lo Jacomo estis la lasta kaj la antaŭlasta en la klasifiko, okaze de la elektoj al la estraro de la Universala. La dua tamen ricevis tiel malmulte da voĉoj kiel alia kandidato (novulo el Hungario), kaj en dua baloto li sukcesis “eniri tra la serurtruo”. La pezo de la elekta komisiono en la sovetieca balotsistemo de UEA (kaj la interna klimato) plene spureblas en la suba adiaŭa cirkulero de la eliminita israelano.
“Reage al la intervenoj de du komitatanoj, kiuj pledis por ke mi estu reelektota, kritikante la proponon de la Elekta Komisiono (EK) ĉar en la proponita teamo mankis persono kun sperto pri scienca kaj faka agado, EK-ano Michela Lipari intervenis asertante ke Amri Wandel jam de 1995 servas aŭ kandidatas por tiuj fakoj en la estraro, kio laŭ ŝi pruvas ke lia agado estis malsukcesa kaj ne estas akcepteble ke li estos reelektita. Neniu el la aliaj tri membroj de la EK provis refuti tiun absurdan argumenton.
Ĉar mi jam eluzis miajn tri minutojn en sinprezento, mi atendis ke la estrarkolegoj, aŭ aliaj komitatanoj kiuj konis la veron respondu al la falsaj asertoj de Lipari [nun honora membro de UEA], sed tio ne okazis, eble ĉar senprokraste oni ĉesigis la debaton kaj komencis la balotadon. La rezulto sugestas ke la fantazia interveno de Lipari tamen influis la voĉdonon de pluraj komitatanoj, kiuj evidente ne sciis ke fakte mi elektiĝis al la estraro antaŭ nur ses jaroj, post multjara foresto, kaj eble ne sekvis la evoluon de IKU en la lastaj ses jaroj kaj ne legis mian ĉiumonatan rubrikon pri Scienca kaj Faka agado en la revuo Esperanto dum la lastaj kvin jaroj.
(…) Novaj, eble pli kvalifikitaj personoj povos okupiĝi pri IKU kaj la Scienca kaj Faka agado de UEA, kiel deziris Lipari kaj la EK.”
(Amri Wandel)*
*Tria subskribinto de la Manifesto de Raŭmo.
Aldonu komenton