Ŝlosila alparolo de la Verdana Konferenco 2025

Estimataj gecivitanoj,

Dankante pro la privilegio enkonduki ĉi tiun Verdanan konferencon, mi submetas al vi sep temojn, pri kiuj la konferenco povus doni indikon.

Deklaro de la Nova Maldekstro

Unua temo estas la tiel nomata Deklaro de la Nova Maldekstro, datita je 2001 kaj situanta en la konferenca dosiero. Tiu Deklaro, neniam modifita aŭ aktualigita, donis politikan platformon al la Verda Listo por la Senato.
Resume kaj esence, la Deklaro pledas por Maldekstro kiu enfokusiĝas pri la civilaj rajtoj, prefere ol la klasbatalo. Tiu prefero kondukis al la fondo de Feminisma Esperanta Movado por la virinaj rajtoj (2004), al la fondo de Esperanta Naturamikaro por ekologiismaj iniciatoj (2010), al la fondo de Civila Esperanta Servo (2024) kaj al la aprobo de diversaj normoj (kiel Lex Pacificatoria favore militrifuzo) kaj rezolucioj (kiel tiu favora al la Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj) kiuj pli kaj pli difinis nian politikan platformon.
Ĉu la Deklaro restu kia ĝi estas aŭ la konferenco aprobu aktualigajn amendojn? Tiu deklaro en 2001 movis la akson de la klasbatalo al la civilaj rajtoj. Ĉu aktualigenda?

Sinteno rilate al Internaciaj Organizoj

Dua temo estas la sinteno rilate al internaciaj organizoj (UN, Unesko, Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo, Afrika Unio…).

Konforme al la citita Deklaro, la Verdanoj esprimis la deziron superi la naciŝtatan framon de la internaciaj organizoj, favore al la popoloj sen ŝtato. En tiu kunteksto maturiĝis kritika sinteno kontraŭ UN kaj Unesko, kiuj cetere reduktiĝis al platformo por publikaj rilatoj. Firmiĝis la diferenco inter la strategio de UEA/TEJO, kiu defendas plurlingvismon kontraŭ la angla, kaj la raŭma strategio, kiu strebas trovi lokon por esperanto apud ĉiuj lingvoj (en PEN ekzemple, ne kiel laborlingvo — simpla komunikilo, sed kiel agnoskita literatura lingvo — arta perilo).

Konsekvence la Esperanta Civito havis kontaktojn kun la mondialistoj: kaj la anarkoida movado de la mondcivitanoj kaj la mondfederisma movado. Analoge funkciis la sinteno favora al la Mondaj Sociaj Forumoj. Grava etapo estas la statuso de observanto ĉe UNPO (Organizo de Nereprezentataj Popoloj) en 2010, el kio evoluis la eksperimentaj rilatoj kun Kabindo.

Ĉe la eŭropaj institucioj maturiĝis favoraj rilatoj kun Konsilio de Eŭropo, la sola kiu efektive okupiĝas pri lingvopolitiko, precipe tra ALTE (Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj).

Kian perspektivon ni volas doni al la ĝisnuna politiko pri la internaciaj organizoj?

Se superi la naciŝtatan framon de la internaciaj organizoj, favore al la popoloj sen ŝtato. Kia strategio nun kaj poste? Kiuj estu niaj aliancanoj?

Nuntempaj militoscenaroj

Tria temo rilatas al la du nuntempe plej gravaj militoscenaroj, ĉar ili envolvas okcidenton: Ukrajno kaj Sankta Lando, kvankam la afrika civitanaro facile povas proponi trian, en Kongolando.

Pri Ukrajno la Esperanta Civito sin esprimis jam en marto 2022, laŭ la sama ondlongeco de Konsilio de Eŭropo makrosocie, kaj de TEJO kaj SAT mikrosocie. UEA diverĝas de tiu pozicioj.

Pri Palestino daŭre validas la rezolucio unuanime aprobita de nia Senato en 2009, kiu praktike distanciĝis kaj de Israelo kaj de la Palestina Aŭtoritato, sed precipe kritikis la internacian komunumon, ĉefe la senefikecon de UN.

La lasta interŝemida milito kaŭzis enfokusigon: certe ne kun antisemitoj, sed ankaŭ ne kun degenerinta cionismo. La voĉdono pri la rezolucio proponita de Kagina-Bartek, en la Senato tuj antaŭ la Verdana konferenco, certe utilas enkonduke al la diskuto pri geopolitikaj ekvilibroj kaj la rolo de Esperantio.

Struktura evoluo de la Esperanta Civito

Kvara temo estas la struktura evoluo de la Esperanta Civito. De la komenco ni evitis burokratojn kaj preferis buralistojn: do nenia Centra Oficejo. De la komenco ni evitis krei konstantajn komisionojn (apenaŭ efikajn) kaj preferis adjudiki al forta establo la plenumon de grava programo: KCE por LTSEC, ekzemple.
Pro sia prezidenta federismo, la ekzekutiva povo ne konsistas el forta estraro, vidalvide al la Parlamento, sed el forta Konsulo kun valora kunlaborantaro, al kiuj la Parlamento diktis la linion, tra la programo de la venkinta kanditatlisto kaj la koheriga programo de la Forumo.
Pro sia konsorcia karaktero, la Esperanta Civito estas ankaŭ granda produkta platformo. Tie la paktintaj establoj akiras malsaman gravecon: la svisa akso restas ankoraŭ la ĉefa portanto, necesas investi ankaŭ aliloke.
Komence de la nuna mandato, la Konsulino prioritatigis komunikadon (povintus esti eksteraj rilatoj). Kiel elpensitaj estas la tiurilataj strategioj? Kion opinias la Verdanoj pri la funkcio de HeKo, la interagado kun la paktintaj periodaĵoj, la ĉeesto en sociaj retoj kaj la interagado kun la retejoj de niaj paktintoj? Kaj se individua civitano volas entrepreni informadon pri la Esperanta Civito, kiuj limoj en la juro kaj la praksiso? Ĉu bremsi aŭ kiel kanalizi?

Ekspansio de la Esperanta Civito
Kvina temo estas la ekspansio de la Esperanta Civito. La strategio fakte estas indikita de la Konstitucio, kaj ne modifebla sen konstitucia amendo: eblas peti la civitanecon nur tra paktinto, aŭ pro unuagrada parenceco. Alivorte, la kvanta kresko de la civitanaro pasas tra la establoj, per membriĝo aŭ abono. 
Konsekvence, ju pli da homoj abonas LFon aŭ HdE, ju pli da homoj partoprenas la diversajn iniciatojn de KCE, ENa, AEI ktp, des pli da civitaniĝoj aperos. La taktiko estas do strekita: varbi al la Pakto pli da establoj.
Tio estas plia diferenco inter la nova kaj la malnova Esperantio: dum ĉe UEA eblas fariĝi rekte individua membro, ne pasante tra landa aŭ faka asocio, en la nova Esperantio ne eblas. Aliflanke, la nova Esperantio solvis la problemon de la neŭtraleco per tiu metodo: homo povas membri en ENa, eĉ prezidi ĝin, ne estante raŭmisto, ĉar la decidoj de la Forumo neniam estas politikaj (LTSEC, KIBAS, ktp); dum la decidoj de la Senato povas esti politikaj, sed ne engaĝas la establojn, nur la civitanaron.
Ĉu do iri al UK por varbi novajn civitanojn estas sensence? Multe pli utile estas iri al UK por varbi novajn abonantojn al LF, novajn naturamikojn, novajn festivalanojn ktp. La civitaniĝo okazas nur en dua etapo.
Do kie komenci? Ĉu per landaj asocioj, mobilizante la reakcion de UEA, kiel por Meksiko aŭ Kamerunio? Ĉu per regionaj asocioj kun propra superegoo, kiel la kataluna aŭ la sarlanda? Ĉu okupante teritoriojn de kie la malnova Esperantio retiriĝas (tia estas la kazo de la naturamikoj, sed ankaŭ ĝenerale de ĉio kultura)? 
La internacia movadaro mem ne kapablas reteni ĉe si diversajn aferojn: likvidas bibliotekojn kaj arkivojn; nek posedas nek helpas esperanto-kulturdomojn (70% el ili estas ĉe ni, aŭ kunlaboras/is kun ni); ne sukcesas literature entrepreni (nur la Belartaj Konkursoj ĉe UEA, neniu revuo, nenioma eldonado); aliflanke ĝi volas kontroli lingvoekzamenojn, instruistojn, gravajn kongresojn.
Al la Verdanoj respondi. 

Sinteno rilate al la tradiciaj esperanto-movadoj

Sesa temo estas la sinteno al la tradiciaj esperanto-movadoj, unuavice Universala Esperanto-Asocio. Nia organiza filozofio kaj nia kulturpolitika strategio, inspiritaj de la raŭmisma metodo, pli kaj pli diverĝas de tiuj de la UEA-familio. En tiu asimptota evoluo, UEA ŝajnas pli kaj pli sekteca, pli kaj pli ne inkludema. La samo estas direbla pri SAT, kiu tamen iĝas pli kaj pli marĝena realaĵo.

Ekzistas ankaŭ specifaj kampoj de konfliktemo: a) la interesoj pri lingvotestado; b) la ekspansio en la afrika Esperantio; c) la ellaborado de nova didaktiko; d) la graveco de bibliotekoj kaj arkivoj; kaj tiel plu.

Kvankam la Esperanta Civito estas ĝenerale inkludema (nenia malpermeso aŭ bojkoto al alies kongresoj, ekzemple), ni ne negas ioman malkomforton pro la malfacileco apudvivi. Tiu malkomforto kvazaŭ akuŝis sloganon: UEA malbona, kongresanaro bona; stabiliĝis la negativeco pri la Asocio, sed oni serĉas manieron alkroĉi la kongresanaron, kiu tamen kunresponsas pri la evoluo de la Asocio.

Kion proponu la Verdanoj por superi la dikotomion? Eviti artikolojn kiuj objektive informas pri UEA/TEJO ne kongruas kun nia koncepto pri informado, same kiel estetiko ne kongruas kun kosmetiko. Des pli ke aliflanke ignoro, bojkoto, mensogo restas la ĝisnuna taktiko pri la Esperanta Civito. 

Familio kaj seksa orientiĝo.

Sepa temo, grava precipe en Afriko, estas la rilato al la samseksema fenomeno. La Verda Listo esprimas sekularan kulturon, tial ĝi ne aplikas etikan konsideron al uranismo, kiel faras la Blanka Listo, kun negativa sinteno. Aliflanke ambaŭ kandidatlistoj ĉiam pledas por la esperanto-familioj, denaskismo kaj simile.

Se la Blankanoj subtenas la familion etike, la Verdanoj subtenas ĝin sociologie, kiel faras etnolingvaj minoritatoj: sen junaj generacioj la lingvo mortas, tial denaskismo gravas. 
En tiu punkto ekzistas por la Verdanoj diverĝo: se uzi la anglan lingvon kun O-finaĵoj (kiel faras pli kaj pli la uranistoj), ni dirus jes al gejoj, sed ne al dinĉoj.

Kaj des pli grave, la protestoj pro malrespekto de homaj rajtoj, ekzemple pro la okazigo de Universala Kongreso en Afriko, kolizias kun la fakto ke la seksa orientiĝo ne situas inter la tridek rajtoj en la Universala Deklaracio de 1948. Male ol oni kutimas kredi, tiu Deklaracio, kiu estas nia konstitucia fundamento, akceptas poligamion sed ne samseksan paron. La klopodoj amendi la Deklaracion (entreprenitaj de okcidentaj ŝtatoj) ĝis nun mizere fiaskis.

Kiaj do estu niaj limoj rilate al la fenomeno, en la juro kaj en la moro (kiu ne koincidas kun moralo)? La direktivo Eriksson donis unuan respondon. Kio plu?

Kiel vi povas konstati, ekzistas diverĝoj pri la supraj temoj inter la Verdanoj. Se ili volas resti unu politika forto, necesas indiki komunan platformon.
Serenan debaton kaj utilajn konkludojn!
(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.