Rezolucioj, deklaroj, rekomendoj

 

La rezolucioj, deklaroj kaj rekomendoj estas dokumentoj sen normiga valoro aprobitaj de la Parlamento aŭ de la Kapitulo, kiuj esprimas kolektivan starpunkton pri difinita temo. Rekomendoj havas devontigan valoron, sed nur moralan, ne juran.

 

Art. 26 de la Senata Reglamento — Rezolucio, deklaro, rekomendo

  1. La Senato povas esprimi kolektivan starpunkton pri difinita temo, aprobante pli aŭ malpli longan dokumenton.
  2. Rezolucio estas longa starpunkto esprimita en artikita maniero, kiu devontigas la Konsulon aŭ la Kapitulon, morale kaj jure.
  3. Deklaro estas mallonga rezolucio, ofte nur unufraza.
  4. Deklaro aŭ rezolucio povas havi la valoron de rekomendo, kaj tiel devontigi ĝenerale la civitanaron,
    kvankam nur morale kaj ne jure, ĉar ne temas pri la enkonduko de normo.
  5. Rezolucioj, deklaroj kaj rekomendoj validas nur ene de la mandatperiodo: la novaj Senato kaj Konsulo rajtas ne apliki ilin, krom se ili estas ree submetitaj al la aprobo de la Senato, aŭ se ili intertempe transformiĝis al normo (leĝo aŭ administra akto).

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.