Rezolucio pri Palestino

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Ĉaŭdefono la 13an de aprilo 2009,

memorante

ke la nuna palestina problemaro historie originas el
a) la persekutado en Eŭropo, direktita kontraŭ la judoj, kiu naskis la cionismon, nome la strebon starigi judan ŝtaton;
b) la politiko de Britio dum la unua mondmilito, kun kontraŭdiraj promesoj kaj al araboj (1916) kaj al cionistoj (1917), kaj dum la plenumo de la mandato ricevita el Ligo de Nacioj;
c) la akordoj de Jalto (1944), kiujn transprenis UN per sia rezolucio de 1947, favoraj al la divido de Palestino, kun la kreo de du sendependaj ŝtatoj, konsente de la hebreaj loĝantoj sed malkonsente de la plejmulto de la arabaj loĝantoj, apogataj de la islamaj ŝtatoj;
d) la konsekvenca fondo de la israela ŝtato, sed ne la fondo de la palestina fare de la palestinanoj, kun hibrida situacio el jura kaj politika vidpunkto, kiu evoluis ĝis la agnosko pri Organizo por la Liberigo de Palestino fare de UN en 1974, kaj la starigo de la Palestina Nacia Aŭtoritato en 1994 pro la akordoj de Oslo;

dezirante

ke baldaŭ aperu en esperanto:
a) la lucidaj analizoj pri la palestina problemaro (1920-1956) verkitaj de Edmond Privat, historiografo kaj politologo, amiko de Gandhi kaj Romain Rolland, mondcivitano kaj mondfederisto, kvakera pacifisto kaj ideologo de la esperanta popolo;
b) la Deklaro de Lugano (1987) fare de PEN-Klubo Internacia, kun la plej trafa formulado pri kio estas terorismo en la nuna epoko;

konstatinte

- ke la internacia komunumo ĝenerale, kaj Unuiĝintaj Nacioj specife, ne havis la forton aŭ la kuraĝon postuli la respekton por siaj decidoj kaj por la Ĉarto de UN;
- ke tial, unuflanke, Israelo estis devigata mem zorgi pri la defendo de siaj gecivitanoj, aliflanke la palestinaj araboj ne ricevis adekvatajn protekton kaj agnoskon pri siaj rajtoj;
- ke lige al la misresponso de la internacia komunumo, precipe ekde la okupo de la palestinaj teritorioj en 1967 post la Sestaga Milito, palestinaj gvidantoj eraris/as pro la paralela uzo de diplomatio kaj terorismo, dum israelaj registaroj eraris/as per armiloj;

emfazinte

ke la misresponso de la internacia komunumo ĝenerale, kaj Unuiĝintaj Nacioj specife, estas tute ne akceptebla post la fino de la malvarma milito, en alesto de unu sola superpotenco praktike sen rivaloj;

rifuzante

ĉiun perfortan metodon kiel rimedon plenumi politikon kaj rilati kun siaj najbaroj;

ĉagrenite

pro la sorto de la civilaj viktimoj en ambaŭ kampoj;

deklaras

- ke la internacia komunumo ĝenerale, kaj Unuiĝintaj Nacioj specife, havas kaj la devon kaj la rajton interveni por altrudi batalpaŭzon kaj solvi diplomatie la konfliktojn inter UN-membroŝtatoj;
- ke la ŝtatoj en konflikto, kaj specife en balkanizita areo kiel Proksima Oriento, ne rajtas aspiri al membreco en internaciaj organizoj, interalie Eŭropa Unio;

kondamnas

ĉiun sintenon, de ajna batalanta partio, kiu celas malhelpi la intervenon de la internacia komunumo ĝenerale, kaj Unuiĝintaj Nacioj specife.

(aprobita de la Senato la 13an de aprilo 2009)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.