Rezolucio pri la starigo de esplorkomisiono pri la polaj eventoj

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo la 10an de aŭgusto 2004,

informite

pri la atestoj de Michel Duc Goninaz, Lidja Ligeza, Walter Żelazny;

konstatinte

la rezultojn de la senatokonsulto, 17-29 oktobro 2003;

ratifas

la antaŭdecidon starigi esplorkomisionon laŭ la artikoloj 29 kaj sekvaj de la senata reglamento, kun la celo respondi al la sekvaj demandoj:
a) kio efektive okazis en la pola Esperantio inter 1984 kaj 1988, lige kun la suspendo de la gvidaj instancoj de PEA, la bloka demisio de la LKK de la Varsovia UK kaj la malinvito al la SAT-kongreso?;
b) kiuj rilatoj kaj respondecoj ekzistis ekster Pollando, konekse al la menciitaj polaj eventoj?;

nomumas

gesenatanojn Nelly Holevitch, Lidja Ligeza, Bertil Nilsson, Dieter Rooke kaj Walter Żelazny membroj de la komisiono, kiu mem elektos inter ili sian kunordiganton;

devontigas

la komisionon liveri al la Senato sia(j)n raporto(j)n inter la 1a de aprilo kaj la 31a de oktobro 2005;

rajtigas

la kvestoran repagon de la atestitaj kostoj de la komisiono ĝis maksimume kvincent svisaj frankoj.

 

Subskribite de gesenatanoj:

Marie-France Conde Rey, Judit Felszeghy, Anatolo Gonĉarov, Nelly Holevitch, Anna Lászay, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Dieter Rooke.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.