La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en la Milana metropolo la 29an de decembro 2025,
DANKANTE
c-anon Giorgio Silfer, kiu lasis la redakcion de HeKo post preskaŭ tridekjara bonvola deĵoro;
BEDAŬRANTE
ke la nova redakcia linio kaŭzas mallongigon de la artikoloj iel rilataj al la malnova Esperantio, tiel ke la leganton ofte ĝenas kontentiĝi per enkonduketo al la temo, kun invito daŭrigi la legadon aliloke (LF aŭ HdE);
RIMARKINTE
la enkondukon de la ebleco publikigi anonimajn komentojn, paradokse kontraŭdiran al la postulo ke la artikolistoj mem neniam estu anonimaj;
EMFAZANTE
la nesufiĉan baron al komentariantoj (eĉ anonimaj) kiuj troliĝas;
ESPRIMANTE
plenan fidon al la deontologio de la redaktistoj;
INVITAS
la Konsulinon, kiel oficialan proparoliston de la Esperanta Civito, engaĝi la redakcion de HeKo al:
1) forigo de la ebleco komenti en www.esperantio.net;
2) malfermi tuj la eblon komenti en la Telegram-kanalo de HeKo;
3) atento pri la fakto ke ĉiu komento devas respekti la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.
(aprobita de la Senato, en Pavio, la 29an de decembro 2025)