La Senato de la Esperanta Civito, kunvenanta en Svislando la 18an de aŭgusto 2010,
konsciante
pri la graveco aktivigi la ĝeneralan opinion cele al konkretaj proponoj por la monda paco, kaj specife sentemigi la pli junan generacion en Esperantio pri la koncerna problemaro;
rimarkinte
la atenton donitan al aranĝoj kiel “parlamento de la junularo” aŭ “forumo de la junularo”, ŝajne funkciantaj kvazaŭ rolludoj, sed efektive utilaj socikulturaj eksperimentoj;
komisias la Kapitulon
a) rilati kun la gecivitanoj kiuj ne atingas la tridekan aĝjaron por ke, kun la necesaj teknika helpo kaj jura asisto, ili iniciatu kaj partoprenu kun aliaj eventuale sen la esperanta civitaneco, kvazaŭ delegitoj de la respektiva etno (eĉ se ĝi ne havas naciŝtaton), eskperimentan “Forumon de la esperanto-junularo pri la monda paco”, kiu disvolviĝos laŭ la supraj principoj kvazaŭ miniatura UN-asembleo dum grava internacia junulara esperanto-aranĝo;
b) subteni la iniciaton tra la gazetaro kaj aliaj amasmediaj komunikiloj, ne nur esperantaj;
c) helpi la flegadon de pozitiva postsekvo de la okazinta junulara forumo.
(aprobita de la Senato la 18an de aŭgusto 2010)