Rezolucio pri la uzo kaj produktado de grapolbomboj

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Bruselo la 19an-20an de marto 2007,

memorante

ke pacifismo estas grava referenco por la esperanta kulturo, atestita de pluraj faktoj: Nobel-laŭreatoj pri paco kiuj mem uzis kaj disvastigis esperanton, kiel Alfred Hermann Fried (1911); aktiveco de Hector Hodler (filo de la plej fama svisa pentristo) kaj lia stabo en Ĝenevo, favore al translima privata korespondado inter malamikaj ŝtatoj dum la unua mondmilito; partopreno en la pacmovadoj inter la du mondmilitoj, sub la gvido de Edmond Privat, la esperantista amiko de Romain Rolland kaj Mahatma Gandhi; apogo al militrifuzo, interalie per la Internacia Civila Servo, kies fondinto Pierre Cérésole ankaŭ flue parolis esperanton; kaj tiel plu ĝis la kuraĝa deklaro de la Konsulo de la Esperanta Civito, sojle al la lasta milito en Irako;

emfazinte

ke la Esperanta Civito pretas heredi tiun pacifisman tradicion, kiel naturan aplikon de la spirito de sia Konstitucio;

konstatinte

ke la pacifisma elano bezonas ligiĝi al konkretaj iniciatoj, kaj ne al kampanjo por asigni la pac-Nobelon al hobia movado karakterizita per ŝovinismaj tendencoj dum la intermilita periodo;

decidas

ke la Esperanta Civito aliĝu al la internacia kampanjo por la malpermeso pri la uzo kaj produktado de grapolbomboj;

transdonas

al la Konsulo la plenumon de ĉi tiu decido, laŭ la formo kaj mezuro plej oportunaj.

 

(aprobita de la Senato la 20an de marto 2007)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.