La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Malago la 11an de oktobro 2005,
memorante
ke la Senato aprobis la 26an de februaro 2002 rekomendon pri la depona rajto de esperanto-bibliotekoj;
konsciante
ke la bibliotekoj estas unu el la ĉefaj referencoj por la konservado de la literatura kaj ĝenerale kultura trezoro de la esperanta popolo;
rimarkante
ke ofte kaj bedaŭrinde tiuj bibliotekoj riskas fariĝi librotombejo anstataŭ havi aktivan rolon kiel disdonanto de kulturaj valoraĵoj;
opiniante
ke la valorigo de la esperanto-bibliotekoj postulas engaĝon por diskonigi ilian ekziston, elmontri reale kaj virtuale ilian enhavon, stimuli al kooperado kadre de integrita sistemo;
proklamas
la Dekan de Oktobro “Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko” / “Journée internationale de la bibliothèque espéranto”, dum kiu ĉiu biblioteko (ankaŭ ne referenca al la Pakto) havu manifestacion kiel ekspozicion, tagon kun nefermitaj pordoj, fakan konferencon aŭ alion, por fortigi la rolon de la esperanto-bibliotekoj en la socio;
indikas
en la Biblioteko de Interlingvistiko, posedata de Itala Interlingvistika Centro, kaj situanta ĉe Universitato IULM en Milano, kaj specife en la persono delegota de ĉi tiu biblioteko, la referencon por la promociado kaj eventuala kunordigado de la “Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko”.
Nome de Itala Interlingvistika Centro
Franco Levi, forumano / Diego Fiumarella, forumano
20an de septembro 2005