Deklaro pri la krizo en UEA

Laŭ propono de la Vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Bertil Nilsson, la Kapitulo de la Esperanta Civito aprobis la sekvan deklaron:

 

La Kapitulo de la Esperanta Civito,

rekonante 

ke Universala Esperanto-Asocio per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo;

konstantinte

ke de pluraj jaroj okazas granda potencokonflikto interne de UEA, kiu povas kauzi damaĝojn al tiuj servoj kaj eĉ kompromiti la bildon de Esperantio;

rekomendas

al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.

(aprobita de la Kapitulo la 19an de aprilo 2003)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.