Rezolucio pri Komuna LingvoTesta Sistemo

 

La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Malago la 11an de oktobro 2005,

aŭskultinte

la raporton de la komisiitoj de Kultura Centro Esperantista (KCE) pri la projekto de lingvotestado kadre de la normoj de la Konsilio de Eŭropo;

agnoskinte

ke KCE, inter ĉiuj establoj aliĝintaj al la Pakto, estas la plej kvalifikita por realigi la enigon de esperanto en la internacian sistemon de lingvotestado kaj organizi la koncernan sesgradan ekzamenaron pri nia lingvo;

akceptinte

ke, malgraŭ sia kontinenteco, la lingvotesta strategio esprimita ĉe la institucio komisiita de la Konsilio de Eŭropo taŭgas por la tuta mondo, se oportune adaptita al la specifaj trajtoj de nia lingvo;

apogas

la aktivecon de KCE cele al la agnosko pri esperanto kadre de la komisiita institucio;

komisias

Kulturan Centron Esperantistan proponi direktivon por komuna lingvotesta sistemo kadre de la Esperanta Civito, aprobotan okaze de la foruma sesio 2006.

 

Nome de Kultura Centro Esperantista

Daniel Mühlemann, prezidanto kaj forumano

 

3an de oktobro 2005

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.