La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Pavio la 29an de decembro 2025,
KONSCIANTE KE
ĉiu paktinta establo devas respekti la normojn de la ŝtato kie ĝi estas registrita, por la protekto de la persona datenaro de siaj membroj, abonantoj, klientoj;
MEMORANTE KE
por la Registra instanco validas la normoj en Lex Lubomira kaj Lex adiutoria plus la koncerne aplikaj dekretoj, kiuj inkluzivas la sekretecon pri la individua civitaniĝo kaj la almenaŭ partan anonimecon de la stabanoj;
ATENTANTE KE
la normoj pri datenprotekto promulgitaj de Eŭropa Unio havas utile referencan, sed ne devontigas valoron por principe mondskala subjekto kia la Esperanta Civito;
ENGAĜAS
la ekzekutivan povon sub responso de la Konsulino ellabori komunan normaron por la paktintaj establoj kaj la konsorciaj instancoj (Registro, Civita banko, ktp), laŭ kiu, en la momento aliĝi, aboni, mendi aŭ kontrakti, estu tute klare por kio la koncernato donas permeson utiligi sian personan datenaron.
(aprobita de la Forumo, en Pavio, la 29an de decembro 2025)