Pri la Oka de Marto
La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Pavio la 29an de decembro 2025,
INFORMITE
pri la peto esprimita de la lasta Asembleo de Feminisma Esperanta Movado rilate la Okan de Marto;
RIMARKINTE
ke tiu dato laŭ “Lex auditoria” estas festotago nek universala nek ekvivalenta, sed nur prioritate rekupera;
KONSIDERANTE
ke la stabaninoj ofte dediĉas tiun tagon al politika agado, per partopreno en manifestacioj kaj aliaj eventoj por la virinaj rajtoj, kontraŭ perforto kaj feminicidoj, kaj simile;
ENGAĜAS
la Konsulinon kaj la vickonsulon pri socialaj aferoj promulgi dekreton kiu interpretas la Okan de Marto (ekster semajnfino) kiel festotagon, se la koncernataj stabaninoj partoprenas aktive en tiutagaj aranĝoj favore al la rajtoj kaj kondiĉoj de la virinoj.
(aprobita de la Forumo, en Pavio, la 29an de decembro 2025)