La Senato de la Esperanta Civito, kunvenanta en Svislando la 18an de aŭgusto 2010,
memorante
ke jam la programo de la kandidatlisto gajninta la elektojn en 2001 inkluzivis la starigon de “tempobanko”;
konsiderante
ke la ĉefaj interŝanĝoj de individuaj servoj en la esperanta popolo estas gastigado, surloka helpo al korespondanto, traduko de tekstoj;
engaĝas
la Kapitulon ellabori akton kiu normigas la supre menciitajn kaj aliajn eblajn servojn kadre de la nocio “tempobanko”, por tiel starigi konstantan servon, rezervitan al la Esperanta Civito, kiu interalie kunigos la celojn de Pasporta Servo aŭ Amikeca Reto kun la celoj de la iamaj konsuloj (hodiaŭ UEA-delegitoj), laŭ la organiza modelo de la “tempobankoj”.
(aprobita de la Senato la 18an de aŭgusto 2010)