Deklaro sojle de la milito en Irako

La Esperanta Civito, kiel politika subjekto esprimita de la Esperantlingva komunumo,

rememorinte

ke la hodiaŭaj totalismaj reĝimoj, kiel tiu de Sadam Husejn, estas tiel danĝeraj kiel la hieraŭaj, ekzemple tiuj de Hitler aŭ Stalin, kontraŭ la libero kaj la feliĉo de la popoloj, kaj ke ili estas nature malamikaj al komunumo kiel la Esperantlingva, portanta la valorojn de libera komunikado, paca kunekzistado, respekto por la etnolingvaj minoritatoj kaj por la Homa digno;

emfazinte 

ke milito estas eksa rimedo, kiu solvas la problemojn de politiko tiel malbone kiel sklavismo povus solvi la problemojn de ekonomiko, kaj ke samtempe pacifismo estas sterila rimedo, se ĝi ne taksas prioritata la respekton por la rajtoj de la popoloj kaj de la Homo;

konstatinte

ke la politika delegitimigo de Ligo de Nacioj, fare de la agresa strategio de pluraj totalismaj potencoj (nome Germanio, Japanio, Italio kaj Sovetunio en la 1930aj), preludis al la dua mondmilito;

zorgante

pro la fakto ke la sama procezo de delegitimigo startis kontraŭ UN, eĉ fare de potencoj kun longa demokratia tradicio, nome la anglosaksaj;

invitas

ĉiun Esperantianon reaserti sian kosmopolitan identecon, super la falsaj patriotismoj kaj trans la novaj geopolitikaj dividoj, kiuj povus esti aparte doloraj kaj nocaj al la rilatoj inter diversaj civilizoj;

rekomendas

al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn je la servo de la interpopola dialogo, kontraŭ la etna kaj religia maltolero, por la disvastigo de kulturo de paco.


(aprobita de la Senato la 15an de marto 2003)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.