Preparata la parlamenta sesio en Italio, majo 2019

HeKo 693 2-C, 16 okt 18

Ok jarojn poste la Parlamento de la Esperanta Civito ree kunvenos en Italio, kaj denove en Lombardio. Post Sabloneto (2001) kaj Milano (2011), Salò ĉe la Garda lago gastigos la ordinaran sesion, 24 majo 2019. La elekto de tiu urbeto povus havi moralan signifon: ĝi estis la Vichy de Italio, nome la ĉefurbo de faŝisma diktaturo — tie kunvenu demokrata transnacia parlamento.

TEJO daŭre sen bilanco 2017

HeKo 693 1-A, 15 okt 18

La financa situacio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo treniĝos almenaŭ ĝis la fino de 2018, sen la bilanco de la antaŭa jaro. Tio demonstras ke TEJO estas ankoraŭ UEA-dependa, precipe dependa de ĝiaj administrantoj, kiuj ne sukcesas transdoni la necesajn informojn.

PEN Internacia estas finance tre sana

HeKo 692 8-B, 11 okt 18

Dum la finvenkisma parto de Esperantio kutimas aŭdi pri enormaj strukturaj deficitoj, unuavice en Roterdamo, estas konsole legi la ciferojn de PEN Internacia, kies spezkalkulo laŭ dimensio egalas al kvaroblo de tiu de la bankrotanta UEA, sed kies jara saldo estas ekvilibra, ĉu pro minimuma deficito en 2017 ĉu pro eĉ profito (ankaŭ minimuma) prognozita por 2018.

Esperantianoj en la naturamika movado

HeKo 692 6-B, 7 okt 18

Esperanta Naturamikaro partoprenos en la baldaŭa jara konferenco de Naturfreunde International en Vieno, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer. La konferenco ne havas la samajn povojn de la trijara kongreso: interalie ĝi ne rajtas decidi pri la ŝanĝo de kategorio ĉe aliĝinta federacio; tamen ĝi estas la gvida organo de la naturamikoj pri la koncerna jaro.

La deka numero de Heroldo en 2018

HeKo 692 1-B, 1 okt 18

Dek monatoj, dek numeroj de “Heroldo de Esperanto”, la organo de Kultura Centro Esperantista. Akurate aperis la oktobra, kies unua paĝo estas grandparte dediĉita al Eŭropa Unio, specife al la lingva situacio post la elimino de preskaŭ ĉiuj denaskaj angle-parolantoj en la Parlamento: ekde junio 2019 ili ne estos plu 17%, sed nur 2%.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.