Ĉu landaj kaj fakaj asocioj pagos la deficiton de UEA?

HeKo 709 3-A, 16 maj 19

La financa krizo de Universala Esperanto-Asocio fontas el la aprobo de deficitaj spezkalkuloj, kaj eĉ de fantaziaj buĝetoj, kiuj prognozis la eniron de grandaj subvencioj apenaŭ aŭgureblaj. Aldone, la Asocio aprobis la elspezon de fantastaj sumoj, kiel cent mil eŭroj por neniam realigita universala retejo.

Fantazian buĝeton kaj revan elspezon proponis la estraro, gvidata de prezidanto Mark Fettes kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer (nun direktoro). Tamen ilin aprobis la ĉefa instanco, nome la Komitato (kiu ankaŭ elektas la estraron, do responsas pri (mal)bona teamo).

La Komitato de UEA konsistas preskaŭ 90% el la reprezentantoj de la landaj kaj fakaj asocioj. Supozeble tiuj reprezentantoj voĉdonas konforme al la instrukcio ricevita en sia hejmlando. Ili ne havas pure privatan respondecon, male al la komitatanoj B kaj C. Tio signifas ke la eventualan bankroton de UEA, kaŭzitan de la akumuliĝo de ŝuldoj (precipe pro la pago de nederlandaj salajroj al deko da dungitoj), devus kovri precipe la landaj kaj fakaj asocioj kies reprezentantoj aprobis la financajn dokumentojn.

Alivorte, la kreditantoj tra nederlanda tribunalo povus peti Japanan Esperanto-Instituton, Hungarian Esperanto-Asocion, Italan Esperanto-Federacion ktp pagi al ili la ŝuldojn de UEA. Temas pri abstrakta hipotezo, sed estas oportune ke tiuj asocioj komencu ŝirmi sin kontraŭ tiuj drastaj konsekvencoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.