Ekstereŭropa aktiveco de la Konsulo, decembro-marto
La Konsulo vojaĝos al Afriko meze de decembro 2018 kaj tie restos dum tri semajnoj, zorgante pri diversaj projektoj, interalie: a) la klerigo de Civitaj kadroj en la regiono de la grandaj lagoj; b) la starigo de la unua esperanto-teatro en Afriko; c) la efektivigo de la Tanganika Esperanto-Domo. Krome li prezidos parlamentan sesion de la Esperanta Civito.
Literaturo porjunula kaj literaturo porpaca
Slovena PEN-Centro organizas la 51an Internacian Renkonton en Bledo, 2-7 aprilo 2019, enfokusigonte du temojn: “Imago kaj realeco: veko de gejunuloj al literaturo” kaj “La reprezento de aliulo: vojo al paco aŭ pado al milito”. Pri la unua temo oni skribis:
Borsa analizo de Esperantio - oktobro 2018
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
KCE reprezentas Svislandon en ALTE
En Svislando Kultura Centro Esperantista estas la sola institucio aliĝinta al Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: ĝi reprezentas esperanton en ALTE, kie la svisajn lingvojn reprezentas institucioj ekster Svislando, kaj la romanĉa entute forestas.
Presata la novembra numero 2018 de HdE
Akurate kaj komplete Kultura Centro Esperantista realigas la jarkolekton 2018 de “Heroldo de Esperanto”, la unua post la aĉeto el LF-koop, kiu reprenis ĝin post la jarkolekto 2017 prizorgita de Lexus en Brazilo (kaj ĝis nun ne finita).
Kotizaro, librotenado, "Kontakto" - rebuso inter UEA kaj TEJO
La modifoj de la kotiza framo en Universala Esperanto-Asocio kaŭzas gravajn problemojn ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Senatokonsulto pri la propono de Lex Anatolia
Laŭ la art. 23 de la Senata Reglamento la Konsulo vokas al senatokonsulto pri nova leĝopropono, subskribita de senatanoj Bartek (Blanka grupo). Conde Rey (Verda grupo), Karibe (Verda), Kirova (Verda), Mihalkov (Blanka), Tchamena Omba (Blanka).
Raportisto: Marie-France Conde Rey.
Pli kaj pli sukcesa informado pri nia literaturo
Daŭras la strategia ofensivo de Esperanta PEN-Centro por persvadi ankaŭ ne esperantajn intelektulojn pri la valoro de nia literaturo, tiel ke ne estus mirige se iam unu el niaj aŭtoroj ricevus Nobel-premion.
Ekplanata la jubilea ekspozicio de "Literatura Foiro"
En 1994, okaze de la 25a jarkolekto, Esperanta PEN-Centro kunlabore kun Pro Helvetia preparis dulingvan ekspozicion pri “Literatura Foiro” en Budapeŝto.
Post literaturhistorio prepari lingvohistorion
Atenta publiko grandparte ne esperantista plenigis la salonon de la Literatura Klubo en Mariburgo, la dua urbo de Slovenio, por aŭskulti hodiaŭ vespere prezenton pri la tria represo de “Historio de la esperanta literaturo”, fare de c-ano Giorgio Silfer kun la valora interpretado de c-ano Vinko Oŝlak, ambaŭ membroj de Esperanta PEN-Centro.
Proksimas la (papera) morto de la UEA-revuoj
La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus elektis d-ron Renato Corsetti al la komisiono pri financaj aferoj. Tial ke samtempe ĝi ne elektis la duan kandidaton, Brunetto Casini (lia kvara balotfiasko en unu jaro), oni rajtas dedukti ke la voĉdonintoj sciis pri la ideoj de la kandidatoj kaj konsciis ke ili inspiros la koncernan komisionon.