KCE trovas trezoreton kaj hotelan vervon

HeKo 713 5-B, 11 jul 19

Dum UEA, TEJO kaj eĉ SAT-Amikaro suferas pro strukturaj deficitoj, Kultura Centro Esperantista progresas kun pli kaj pli sana spezado. Dum la hieraŭa kunveno de la Komitato, danke al trafa financa manovro sugestita de unu el la revizoroj, KCE sukcesis liberiĝi el ŝuldo de dudek mil eŭroj, kaj samtempe lokalizi konstantan eksteran kontribuon por pagi trionon kaj de la amortizo kaj de la interezo pro la hipoteko de la Esperanto-Domo. Konsekvence la pezo de tiu hipoteko egalus nur al malpli ol kvinono de la valoro de la domo kaj la parcelo.

La Komitato, kunveninta en pleno sub la prezido de c-ino Perla Martinelli, analizis la proponojn por la venonta jaro, kaj decidis organizi la 6an Lingvan Kolokvon por la unuaj tri tagoj de majo 2020. Ĝi diskutis pri lingvaj ekzamenoj en Esperantio, specife la atakoj kontraŭ LTSEC fare de la konkurenco, inkluzive de la insultoj de Lee Miller, jam “persona non grata” por KCE.

Laŭ sugesto de c-ino Lorena Bellotti, KCE eniras loĝigan mendoreton internacie aktivan. Tio garantias la oftan luigon de la plej granda apartamento.

Malgraŭ la supra pozitiva perspektivo, la konstruado de rezerva kapitalo en kontanto restas administra prioritato.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.