Zamenhof honorota de Unesko en 2016/17
La ĵus finita 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo decidis aldoni la centan datrevenon de la morto de Zamenhof al la listo de kvindek du datrevenoj kun kiuj Unesko estos asociita en 2016/17.
La decido sekvis al la propono de la Pola delegacio, kun la subteno de Germanio kaj Slovakio.