Liverita al NFI la Malaga dokumento

HeKo 601 2-B, 18 maj 16

Delegacio de Esperanta Naturamikaro, gvidata de c-ino Perla Martinelli, sekretario de ENa, renkontis hodiaŭ matene du reprezentantojn de Naturfreunde International en la Viena kvartiro de NFI.

Al s-ino Cornelia Kühhas (eksteraj rilatoj) kaj f-ino Tamara Frank (komunikado) estis transdonita la rezulto de la seminario el Malago pri la esenco kaj estonteco de la naturamikaj domoj. Tial ke ili donis la impreson ne orientiĝi precize pri la jura temaro, la Esperantianoj klarigis kelkajn specifajn punktojn: kio estas Auffang Gesellschaft, kio estas subsidueco, kio estas konsorcia servo.

Per tiu renkonto ENa konsideras ke la pinta instanco de NFI estas oficiale informita pri la rezulto de la Malaga seminario.

(HeKo 601 2-B, 18 maj 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.