La Kapitulo ĝoje raportas pri kreskanta aktiveco
La Kapitulo havis sian ordinaran monatan kunsidon, 18 marto 2026, sub la prezido de la Konsulino, Lorena Bellotti; forestis nur vickonsulino Kirova, pro gripo.
La Kapitulo havis sian ordinaran monatan kunsidon, 18 marto 2026, sub la prezido de la Konsulino, Lorena Bellotti; forestis nur vickonsulino Kirova, pro gripo.
Post la reglamenta dektaga atendo post la anonco al la Senato, la Konsulino anoncas tra la Civita organo la liveron de leĝopropono pri la obolo kaj zakato, subskribita de tri Verdaj senatanoj: Perla Martinelli, Manuela Blanco kaj Alessio Giordano; la koncerna telematika senatokonsulto estas kunvokota por aprilo, sed intertempe ĉiu senatano rajtas proponi amendojn.
La emerita Konsulo d-ro Giorgio Silfer delonge antaŭvidis gravan krizon en TEJO, kaze ke Eŭropa Unio fermus la kranon el kiu fluas subvenciado; tial en intervjuo aperonta en “Heroldo de Esperanto” li esperas ke la Junulara definitive sendependiĝos kaj de Eŭropa Unio kaj de la Universala, trovante propran vojon.
Post la pasintjara parlamenta sesio en Pavio, organizita de Centro di Interlinguistica (CdI), la itala paktinto faris hodiaŭ plian paŝon al enradikiĝo en la lombardia urbo.
La “kutima” financado, kiun la nederlanda agentejo de Erasmus+ atribuadas al TEJO, atingas averaĝe ĉirkaŭ 125.000 eŭrojn, uzitajn ĉefe por dungi oficistojn. Jam okazis en 2022 ke la administra subvencio ne estis asignita, pro redukto de la enlanda buĝeto.
La komisiono por la eventuala reformo de la Senata reglamento, elektita de la Senato de la Esperanta Civito kunsidanta en Pavio 29 decembro 2026 estas laboranta malrapide kaj atente: gesenatanoj Fernández, Kagina kaj Martinelli atingis la duan ĉapitron.
Laŭ la raportoj pri la aktiveco de siaj dungitoj, ŝajnas ke la Junulara estas preparanta siajn kofrojn (aŭ vakajn banankartonojn) por deloĝigo, samtempe organizante sian kongreson kune kun la eŭropaj adeptoj de Toki Pona, dum suneklipsa tago en Katalunio.
La Konsulino de la Esperanta Civito anoncas ke tri gesenatanoj de la Verda grupo (Martinelli, Blanco, Giordano) liveris leĝoproponon pri la oboloj, kies temo estas la sociala helpo por la civitanaro kaj la paktintoj.
Tri unuaktaj dramoj de Giorgio Silfer estas prezentotaj dum la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Malago 9-13 oktobro 2026: du replikoj kaj unu premiero; en ĉiuj tri la aŭtoro ludos, kun tri malsamaj kunrolantoj.
Interŝanĝo de bondeziroj okaze de la Internacia Virina Tago kaj partopreno en la feminismaj manifestacioj de Malago kaj Madrido: tio karakterizis la hodiaŭan tagon de sen. Manuela Blanco, komitatano de FEM, respektive c-ino Viviana Piccinini, delegito de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.
La subskribintoj, ŝtatanoj de la Itala Respubliko, voĉdonos NE okaze de la ĉi-monata referendumo pri la konstituciaj modifoj kaŭzitaj de leĝo aprobita fare de la Itala Parlamento, koncerne la justican povon. Ili invitas ankaŭ aliajn rajtantojn voĉdoni kontraŭ tiu leĝo.
La milana magistrato dediĉos straton al Giuseppe Pinelli en la kvartalo San Siro, kie memorplato priskribos lin kiel “anarkiiston kaj partizanon”, kvankam en nia lingvokomunumo li estas ankaŭ konata pro sia esperantist