HeKo 920 9-B, 28 sep 26
La dua delegito de Esperanta PEN-Centro, c-ano Alessio Giordano, reprezentos nian literaturon ĉe la verkistara mondkongreso, kiu disvolviĝos morgaŭ kaj postmorgaŭ telematike, sub la prezido de Burnham Sönmez, kies plej konata romano “Instanbul” Istanbulo” aperis ankaŭ en nia lingvo ĉe Kooperativo de Literatura Forio.
La delegito, c-ano Giorgio Silfer, rezignis pro prioritata tasko plenumenda por la esperanta kulturo: li restos tamen en kontakto, kiel vicprezidanto, kun la delegito. Alessio Giordano, 29-jaraĝa, estas ankaŭ la nova sekretario de la Esperanta PEN, kaj reprezentas la centron en la komitato de junaj verkistoj. Lia unua sperto en la medio okazis antaŭ tri jaroj dum la Asembleo de la packomitato en Bledo, Slovenio.
— PEN-Komitato