Trejnado de LTSEC-ekzamenistoj

HeKo 764 4-B, 23 maj 21

Tri afrikaj kaj du eŭropaj C-diplomitoj laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (la sola en la mondo kie eblas diplomiĝi de A1 ĝis C2 pri esperanto) komencis ĉi-monate trejnadon por aktivi kiel ekzamenistoj. La trejnadon gvidas c-ano Giorgio Silfer kaj akompanas c-ino Lorena Bellotti, delegitoj pri nia lingvo ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE).

UEA-vicprezidanto refutas akuzon de komitatano Buller

HeKo 763 8-A, 16 maj 21

“En la investopolitiko, la prokrastado estas maltrankviliga” publike deklaris Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de la Universala: “Kiel mi multfoje diris, ni daŭre perdas enspezojn pro mono, kiu kuŝas pasiva aŭ povus produkti pli ol nun. Estas preteksto, se oni ne aktiviĝas pri ilia [ĝia] investado pro manko de formala investopolitiko.

Bonvenon, majo, kun "Heroldo" 2320

HeKo 763 2-B, 10 maj 21

Kun kelktaga malfruo alvenas la numero 2320 de “Heroldo de Esperanto” (majo 2320); la malfruon kaŭzis la densiĝo de novaĵoj fine de aprilo, kiel atestas diversaj titoloj: Bellotti ekprezidis, Sepa Lingva Kolokvo de KCE, Progresas la Tanganika Esperanto-Domo, En milita risko plia senkongresa jaro…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.