Parlamenta sesio en Afriko dum januaro 2023?

HeKo 781 5-C, 16 feb 22

La Kapitulo de la Esperanta Civito telematike kunsidis hieraŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe el Japanio.

La tagordo inkluzivis publikajn rilatojn, interalie la konfirmon pri invito de Oomoto por vizito de oficiala Civita delegacio; la situacion de la Esperanto-Domoj, precipe en Svislando kaj Burundio; amendojn al Lex Valeria (enkonduko de la honora civitaneco) kaj direktivo Rogora (pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo); la transformon al leĝo de la dekretoj Karibe pri la stabo kaj Kirova pri “personae non gratae”; la preparon de la civitanaj legitimiloj; diversajn informojn el la paktintoj.

La Konsulo anoncis konsultiĝon kun la senataj grupestroj, por decidi pri la kunvoko de parlamentaj sesioj en Katalunio okaze de la Naturamika Kultursemajno en Esperanto (oktobro 2022) kaj en Buĵumburo okaze de la oficiala inaŭguro de la Tanganika Esperanto-Domo (januaro 2023).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.