La naturamika Esperanto-Domo festis zamenhofe
Agrabla Zamenhofa festo en la naturamika Esperanto-Domo digne fermis la aktivecon de Esperanta Naturamikaro en Hispanio dum la jaro 2014a, kaj utilis por anonci iniciatojn en la komenco de 2014.
Agrabla Zamenhofa festo en la naturamika Esperanto-Domo digne fermis la aktivecon de Esperanta Naturamikaro en Hispanio dum la jaro 2014a, kaj utilis por anonci iniciatojn en la komenco de 2014.
Svisa Esperanto-Societo metis finon al la longa prizorgado de la societa organo fare de s-ro Claude Gacond, nun 83-jara: ekde la venonta jaro li ne plu redaktos la multpaĝan bultenon “SES informas”, kiu kostis al la societo jam pli ol la antaŭa bulteno plus jara abono al “Literatura Foiro” aŭ “Heroldo de Esperanto”.
Dum la baldaŭa Junulara E-Semajno en Orienta Germanio la seksaj molestantoj ne havos facilan vivon. La organizantoj starigas la unuan “kontraŭdiskriminacian teamon”. Laŭ ilia klarigo en Egalecen, la teamo “konsistos de volontuloj adreseblaj kaze de seksĝenado, perforto aŭ diskriminaciaj spertoj dum la aranĝo.”
Propono de statutreformo estas afiŝita en la retejo de la lingva institucio, kiun de 2008 paralelas ne funkcianta literatura akademio. Tiuj proponoj estas anoncitaj de la estraro mem, do subskribitaj de akademianoj Kiselman, Dasgupta, Moon kaj Corsetti.
Eldona Societo Esperanto ĵus eldonis 230-paĝan antologion de noveloj originale verkitaj en esperanto, sed tradukitaj al la sveda fare de Sten Johansson kaj Leif G. Nordenstorm: “Söka bostad i storstaden” (Serĉi loĝejon en grandurbo).
Estas atingita la limdato por liveri kandidatiĝojn al la posteno de ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, 2015-2017. Pri la posteno nur viroj komunikis al la eldonejo sian interesiĝon.
La novembra literatura kafejo en Budapeŝto estis dediĉita al c-ano István Nemere, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, okaze de la sepdeka datreveno de lia naskiĝo. Al la kultura evento morale aliĝis Hungaria Esperanto-Asocio, kiu omaĝis al la poliglota verkisto interalie per agrabla donaco.