Zamenhof honorota de Unesko en 2016/17

HeKo 585 5-A, 20 nov 15

La ĵus finita 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo decidis aldoni la centan datrevenon de la morto de Zamenhof al la listo de kvindek du datrevenoj kun kiuj Unesko estos asociita en 2016/17.

La decido sekvis al la propono de la Pola delegacio, kun la subteno de Germanio kaj Slovakio.

Jam en 1987, je la centa datreveno de la naskiĝo, Lazaro Ludoviko Zamenhof estis proklamita de Unesko “unu el la grandaj personecoj de la homaro”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.