Kiuj pagus pro ĝia bankroto? Diversaj kazoj en Esperantio
La persistaj voĉoj de gravaj financaj malfacilaĵoj ĉe UEA kaj TEJO, atestitaj interalie de la bezono vendi la domon en Roterdamo kaj de la perdo de eŭropaj subvencioj, levas la interesan demandon pri kiuj pagus pro eventuala bankroto, ĉe niaj supernaciaj subjektoj.