Finiĝis hieraŭ la sukcesa unua semajno de la kurso pri esperanta lingvistiko, gvidata de prof d-ino Ilona Koutny kadre de Esplora Instituto de Esperantologio, kies aktiveco disvolviĝas ne nur en la Skandinava, sed ankaŭ en la Helvetia kaj en la Naturamika Esperanto-Domo; partoprenis sep gestudentoj, preskaŭ ĉiuj edukitaj ĉefe en la itala lingvo, kaj kun esperanta C-diplomo — inter ili ankaŭ stabanoj de la Esperanta Civito, kiu zorgas konstante pri la kleriga formado de siaj kadroj.
Fakte temis grandparte pri formado, ĉar la gestudentoj ofte debatis kun la docentino. Ĝenerale ŝi sekvas la lingvistikan bazon laŭ Kalocsay-Waringhien, multe pli ol la manlibron de Wennergren. Aliflanke, kiel disĉiplino de Szerdahelyi, ŝi ne akceptas la kategoriecon de la radikoj oficialigita de la Akademio, en la vorto-priskribo. Efektive oni sentas la mankon de plia Gramatiko de la Esperanta Lingvo, pri kiu eklaboris Giordano kaj Silfer.
La kurso daŭros telematike dum la tuta semestro: ne estos alia okazo renkontiĝi fizike, ĉar dua semestro ne estas planata, male ol la kurso de esperanta literaturo, kies dua semajno disvolviĝos en Andaluzio.