Borsa analizo de Esperantio, julio 2017 - 2
Laŭ servo interna al Fondumo Pro Esperanto junio-julio alportis la sekvajn variojn:
Kultura Centro Esperantista eldonis sian 6an monatan informilon (aŭgusto 2017), sub la jam definitiva titolo “La eta heroldo de KCE”. En la ĉefartikolo ĝi memorigas la “raison d’être” (se paroli zamenhofeske, vidu lian “Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia”) de la “Heroldeto”.
Kvankam ĝi kongresas en Togolando, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ne havas afrikanon en sia ĵus elektita estraro. La plej simpla klarigo estas, ke neniu afrikano kandidatis. Se tiel, la junaj afrikanoj ne brilus pro volontemo kaj sagaco. Cetere, la landa asocio mem de UEA (kies integra parto estas la togolanda TEJO-sekcio) praktike bojkotis ĉi tiun IJKon.