LF-koop anoncas postenon de afrika redaktoro
Kooperativo de Literatura Foiro anoncas la kreon de posteno por afrika kunlaboranto de siaj periodaĵoj. La ĉefa tasko de tiu kunlaboranto estos kunordige partopreni en la strebo valorigi afrikajn verkistojn kaj publicistojn en esperanto.
Se vi:
Distribuata la tria represo de HEL
La tria represo de “Historio de la esperanta literaturo” (unua eldono) estas jam preta por la distribuado. La prezo restas la sama kiel por la dua represo, malgraŭ ĝisdatigoj kaj binda plibonigo.
La Konsulo en foresto ekde morgaŭ
Ekde morgaŭ la Konsulo, sen. Chamberline Nguefack Zedong, estos denove en kazo de neceso, laŭ la art. 20, par. 4 de la Konstitucio.
Konsekvence la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, anstataŭos ŝin, supozeble ne pli longe ol ĝis la baldaŭ venonta Senata sesio.
KCE ekplanis sian kalendaron 2018
Dum sia ĵusa ordinara kunveno en Ĉaŭdefono, post sukcese intensa programo en julio, la Komitato de Kultura Centro Esperantista sub la prezido de prof. Giorgio Silfer ekplanis la kalendaron de la venonta jaro.
Afrika kongreso kun kvar afrikaj komitatanoj
Laŭ la listo anoncita de la ĝenerala sekretario, kvar afrikanoj sidos kiel ordinara reprezentanto en la gvida instanco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsidonta en Afriko post semajno. Inter ili, nur tri efektivaj, kaj unu anstataŭanto: tio signifus ke, malgraŭ intensa strebo, TEJO havas maksimume tri aktivajn landajn sekciojn en Afriko.
Lexus responsa pri HdE nur por 2017
Sociala Grupo Lexus (Brazilo) aĉetis la gazeton “Heroldo de Esperanto” sub la kondiĉo, ke LF-koop ricevos interkonsentitan sumon per dek unu partopagoj, inter decembro 2016 kaj oktobro 2017. Aldone, se Lexus malfruus tri monatojn en partopago, la proprieto de la gazeto reirus al LF-koop.
Parlamenta tekniko kun Giorgio Silfer
Iama parlamenta ataŝeo, poste ĉefo de ministra kabineto kaj direktoro en parlamenta prezidumo, c-ano Giorgio Silfer estis la ideala persono por instrui pri parlamenta tekniko dum la kurso por aktivuloj, kadre de la ĵus finita Esperantologia Fakultato de KCE.
Seulo aŭguras finnan prezidonton
Duobla ŝako de Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de Universala Esperanto-Asocio, dum ĝia kongreso en Seulo.
Komunikado kaj informado kun Wunsch-Rolshoven
Mag. Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven, prezidanto kaj afergvidanto de EsperantoLand en Berlino, estas unu el la plej kompetentaj pri komunikado kaj informado rilate nian lingvon kaj ĝian parolkomunumon, en okcidenta Eŭropo. Nuntempe li zorgas pri ĉi tiu fako ankaŭ kadre de Germana Esperanto-Asocio.
Afriko en la fokuso de Civitaj kadroj
Afriko, kaj specife la regiono de la grandaj lagoj (Ugando, Ruando, Burundio, Kongolando), estas analizataj dum la lekcioj de d-ro Leonardo Baroncelli, kies italan lingvon samtempe interpretadas prof. Giorgio Silfer, pruvante sin profesinivela interpretisto.
Per Baroncelli startis Esperantologia Fakultato
D-ro Leonardo Baroncelli estis la unua lekciisto en la hieraŭa, unua tago de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista kun la apogo de la Esperanta Civito. Eksambasadoro en Kinŝaso kaj diplomato ĉe UN en Novjorko, d-ro Baroncelli pritraktis geopolitikon, kun specifa rilato al la historio kaj rolo de Unuiĝintaj Nacioj.