Lingvotesta sesio en Buĵumburo, decembro 2017

HeKo 669 5-B, 2 jan 18

Kultura Centro Esperantista organizis lingvotestan sesion en Buĵumburo (Burundio), 26-27 decembro 2017. Ekzamenis c-anoj Birindwa Mushosi kaj Giorgio Silfer. La ekzamenotoj kandidatis por B- kaj C-gradoj, sed neniu atingis C-nivelon. Jen la rezulto:

BAKATUSEKA Charlotte Florence (Kongolando), F171695BC — diplomo A2
IRACADUKUNDA Ada Florence (Burundio), F171397IA — diplomo B2
KAKOZWA Augustin (Kongolando), M110382KA — diplomo B2
LOVRIĈ Tihomir (Kroatio), M140572LT — diplomo B2
NTUNZWENIMANA Prosper (Burundio), M171393NP — diplomo B1
SEBUHORO Honoré (Kongolando), M110474SH — diplomo B2
TUMUSIFU Charline (Kongolando), F171596TC — diplomo A2

Por C1 kandidatis, sed ne submetis sin al la lingvostestado laŭ LTSEC: TSHAMENA Alexandrine.

Por C2 kandidatis, sed ne eblis juĝi lin pro teknika problemo: MUSHOSI Birindwa.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.