BET-52 kvalite kaj kvante rimarkinda
Kun tricento da partoprenontoj probable la 52aj Baltiaj Esperantaj Tagoj en Birštonas (Litovio), 2-10 julio 2016, listiĝas kiel la kvante plej sukcesa esperanto-aranĝo de la nuna kongresa sezono, post UK kaj eble IJK. Kaj kvalite ĝi povus ilin konkurenci kaj eĉ superi, simile al ARTE en Budapeŝto, 31 julio-4 aŭgusto 2016.