Brexit, PEN, literaturhistorio en novembraj prelegoj

HeKo 617 9-B, 9 okt 16

Prof. Giorgio Silfer prelegos en esperanto pri aktualaj temoj en Italio, Finnlando kaj Estonio dum novembro 2016.

Pri “La brita secesio: kiaj eblaj novaĵoj por la lingva reĝimo en Eŭropa Unio?” la Vickonsulo de la Esperanta Civito parolos en Milano, 11 novembro 2016 je 21h15, ĉe Milana Esperanto-Klubo. Britio forlasos Eŭropan Union antaŭ 2020. Tio havos konsekvencojn politike kaj ekonomie. Ĉu ankaŭ lingve? Se jes, kiaj ŝancoj por esperanto?

La verkon de Minnaja kaj Silfer “Historio de la esperanta literaturo” la kunaŭtoro prezentos en Helsinko, 15 novembro 2016 je 17h00, ĉe Internacia Kultura Centro Caisa, organize de la Esperanto-Klubo de Helsinko. Temos pri premiero por Finnlando.

Okaze de la arĝenta jubileo de Esperanta PEN-Centro la delegito de nia literaturo ĉe la verkistaj mondkongresoj prelegos pri la plej grava monda verkista organizo, ĉe la Nacia Biblioteko en Talino, 19 novembro 2016, je 16h00; kunlabore kun Esperanto-Asocio de Estonio. Ĉeestos la ĵus elektita nova internacia PEN-sekretario Kätlin Kaldmaa, estonino.

Pliaj informoj pri la prelegvojaĝo de c-ano Silfer ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.