Jam decidita la nova estraro de UEA
Laŭ la sovetia procedo kiu karakterizas la elektojn en Universala Esperanto-Asocio, kun monata fruo estas jam divenebla la konsisto de la nova estraro de la Asocio.
Laŭ la sovetia procedo kiu karakterizas la elektojn en Universala Esperanto-Asocio, kun monata fruo estas jam divenebla la konsisto de la nova estraro de la Asocio.
La Konsulo renkontis hodiaŭ en Stokholmo diversajn aktivulojn, unuavice la legacian asistanton, Bertil Nilsson. Kun ili kaj kun la vickonsulo pri informado okazis konsultiĝo pri diversaj projektoj.
Interalie c-ano Nilsson okupiĝos pri la svedigo de la verko “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”. La eldono estos preparata kunlabore kun Esperanta PEN-Centro.
Japana entrepreno ĵus lanĉis kartunludon, kie en imagita universo la ludanto povas daŭrigi nur se iom post iom li lernas esperanton. En la ludo oni imagas ke la ĉefludanto estas knabino, kaj ke ŝi ricevas helpon de kartuna knabino, kiu scipovas kaj la japanan kaj esperanton.
Laŭ la informoj oficiale donitaj, Universala Esperanto-Asocio akumulas deficitojn ĉiujare: por 2018 estus ĉ. 150.000 eŭroj.
La KoKuSo de la Verda Listo decidis rekandidatigi ĉiujn senatanojn kiuj partoprenis almenaŭ unu parlamentan sesion dum 2017-19. Ili estas (laŭ alfabeta vico): Kokou ATTAGLO, Marie-France CONDE REY, Julio HERRERO, Riichi KARIBE, Miroslava KIROVA, Franco LEVI, Frederiko NIMUBONA, Giorgio SILFER. Du el ili (sed neniu el la eksaj konsuloj) estos la ĉefkandidatoj.
Post la Verdanoj, ankaŭ la Blankanoj starigis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por kandidatlisto, okaze de la ĉi-jaraj elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. Ĝi konsistas el tri elirantaj gesenatanoj, preskaŭ certe rekandidatigotaj: Anna Bartek, Mushosi Birindwa kaj Georgi Mihalkov.
La eldonejo Praxis en Meksiko estas enpaĝiganta la duan verkon de Giorgio Silfer, originale en la hispana. Post la longa eseo “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona” la nova libro enhavas fikcian prozon. Temas pri du longaj rakontoj, el kiuj unu ankoraŭ polurota, kun la helpo de majstro Carlos Lopez, okaze de baldaŭa restado en Cuernavaca.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
Laŭ la financa bilanco 2016 la tuta malneta posedaĵo de Universala Esperanto-Asocio estis iom malpli ol ses milionoj da eŭroj. La kreditoroj estis 2,4 milionoj, do la neta posedaĵo estis pli-malpli 3,6 milionoj. Tio ne ŝajnas malbona, tamen se ni analizas la detalojn, tiam ni povas konkludi, ke la financa situacio de nia organizo estas malstabila.
La Konsulo vizitos Stokholmon ekde 19 junio 2019 por prizorgi projektojn ĉe la Norda Legacio. Lin akompanos la vickonsulo pri informado kaj la legacia asistanto.
Dum sia restado en Svedio li renkontos esperantistojn ĉe kluboj en la ĉefurbo, en Upsalo kaj aliloke.
Post tiuj vizitoj okazos kelktaga privata somerumado en Estonio.
La pasintjara mesaĝo de la Konsulo okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo restas absolute aktuala. Indas aldoni ke la Civitaj institucioj kaj servoj rilate la lingvon fartas pli bone, interalie pro la lingvotesta aktiveco de Kultura Centro Esperantista, ne menciita en 2018.
Jam en 2003 sen. Anatolo Gonĉarov proponis leĝon por normigi la ricevon de donacoj fare de la Civitaj reprezentantoj. Lian proponon forte kontraŭis la Blanka grupestrino (sen. Nelly Holevitch) kaj ŝin apogis parto de la Verdanoj (sen. Ljubomir Trifonĉovski). La Senato konfidis al ili ambaŭ la taskon studi la problemon kun tria kolegino, sen.