Kunvokita la julia kunveno de la Kapitulo

HeKo 738 5-C, 5 jul 20

La Kapitulo estas kunvokita al ordinara skajpa kunveno, 15 julio 2020 je 10h00 (MET), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.

En la tagordo prioritate situas la diskonigo de la rezolucio pri la pandemia konjunkturo, kiu ekzistas jam en pluraj lingvoj, danke al la diligento de pluraj gecivitanoj: angla, hispana, hungara, itala, portugala, svahila. Kurioze, mankas la franca.

Aliaj tagorderoj koncernos la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko, la progresojn de la Registra Instanco, la eventualan direktivon pri administrado kaj flegado de nemoveblaĵoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.