BET-53 inaŭgurita en Liepajo, Latvio
HeKo 650 2-A, 2 jul 17
En urbo Liepajo naskiĝis kelkaj el la plej eminentaj latvaj esperantistoj. Sufiĉas mencii Erneston Drezen, ĉefan gvidinton de la soveta Esperantio kaj gravan esperantologon; aŭ Eduardon Jaunvalks , aŭtoron de la plej gravaj lernolibro kaj vortaro por latvoj; aŭ muzikistinon Austran Pumpure, forpasintan komence de ĉi tiu jaro.