Kondolenco pri Carla Sfardini

HeKo 665 2-B, 18 nov 17

Antaŭhieraŭ forpasis en Milano s-ino Carla Sfardini, 84-jaraĝa. Ŝi aktivis per kaj por esperanto dum pluraj jardekoj, estante mem idino de grava loka esperantisto, nome nevino de prof. Luigi La Pila (kies plej ŝatata disĉiplo estis d-ro Giuliano Turone).

S-ino Sfardini intense vivis sian “verdan vivon”, ĉu en la Milana Esperanto-Klubo ĉu en aliaj realaĵoj. Interalie ŝi kontribuis al nia teatro, ĉe la kluba kabareto: ŝian belan voĉon konservas “Esperanta Songazeto”, kie ŝi ludis en radiofonia adapto de “Lingva evoluo” de Julio Baghy. Lastatempe ŝi iniciatis kontakton kun la muzeo Bicknell en Bordighera, el kio fontis kolokvo pri tiu angla pioniro, kunlaboranto de Rosa Junck: ĉi-lasta iniciatis la milanan klubon post la unua Universala Kongreso.

Diversaj kaj interesaj estis ŝiaj kulturaj spertoj ankaŭ ekster Esperantio. Mencion meritas la sekretariado ĉe Mary Tibaldi Chiesa, verkistino, filino de fama respublikana deputito (dum la monarkio) kaj unu el la unuaj virinoj kiuj sidis en la itala parlamento, en 1948.

Itala Interlingvistika Centro kaj Kooperativo de Literatura Foiro, kie ŝi membris, kune kun gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kondolencas.

(HeKo 665 2-B, 18 nov 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.