Oka Afrika Kongreso de Esperanto, unua bulteno
HeKo 647 5-B, 9 jun 17
Societo Internacia por Paco Universala, prezidata de sen. Frederiko Nimubona, anoncas la unuajn detalojn pri la planata 8a Afrika Kongreso de Esperanto.
Loko: Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.
Kongresejo: la Sveda Centro, kie eblas ankaŭ tranoktadi.
Dato: 22-27 decembro 2017.
Ĉeftemo: Emancipiĝo, refortiĝo kaj renaskiĝo de Afriko.