KCE ree havas kvinopan Komitaton
HeKo 579 4-B, 27 aug 15
La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ vespere en la Esperanto-Domo de Svislando, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer.
Enirante hodiaŭ sian dekokan jaron de ekzisto, la Pakto por la Esperanta Civito karakteriziĝas kiel tre stabila dokumento: dum dek sep jaroj fakte ĝi ricevis nur unu modifon, en 2008, ĝuste jardekon post la lanĉo de la Pakto.
Antaŭ kelkaj monatoj ni invitis al la kunorganizado de nia 6a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 20a ĝis la 25a de decembro 2015 en Togolando kun la temo :”Unua tasko nia”.
La reformo de la statuto de TEJO, ĵus aprobita de la UEA-Komitato, ne trafis la ratifon fare de la TEJO-Komitato mem, kiu en sia lasta kongresa sesio decidis prokrasti la decidon, nome alpreni ĝin samtempe kun la aprobo de la kontrakto difinonta la rilatojn inter la du jure sendependaj asocioj.