HeKo 607 5-A, 22 jul 16
La antiraŭmistoj ne ŝatas la sendependiĝon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ne certaj pri sia forto en la Komitato de UEA, ili nun klopodas prokrastigi la aprobon de la statutreformo proponita de prezidanto Mark Fettes. Efektive du taktikaj eraroj de la alia flanko favoras la opozician alon.
La unua estis la eraro de la TEJO-Komitato, kiu pasintjare decidis prokrasti la aprobon de la nova statuto, ĵus sendoganigita de la UEA-Komitato en Lillo. Tio donis al la opozicia alo la ŝancon reakiri elanon, ne sen jura bazo: ĉar la dokumento el Lillo povis senvalidiĝi pro la manko de ratifo en Germanio, aŭguste 2015.
La dua estas la eraro de la UEA-estraro, kiu ĉi-jare aldonis al la modifoj teknike necesaj por la nova statuso de TEJO plurajn amendojn por revolucii aliajn gravajn ĉapitrojn, unuavice la membrokategoriojn. Tio intime plektis al la TEJO-demando tute aliajn demandojn, kun ne same kontentigaj respondoj. Kaj tio devigas TEJOn defendi la Fettes-reformon en sia tuta bloko, por atingi la celon de la jura sendependeco — domaĝe.
Domaĝe, ĉar cirkulas jam anekdotoj pri la Fettes-reformo; jen unu: “S-ro Marĉek, el kiu metalo estos via membreco? Ĉu ora, arĝenta aŭ bronza? — Nun ke UEA ne plu salajras min, bedaŭrinde mi povos esti ne pli ol stana…” Efektive, en medio kie “intelektuloj” donas preskaŭ ĉiutage al iu aŭ io la patenton “merda” (tiele el la buŝo de Camacho) aŭ “idiota” (tiele el la buŝo de Künzli), estas strange ke nur unu trankvila kaj bone edukita homo el la fora nordo difinis la proponitajn epitetojn “ridindaj”.
Ĉu la antiraŭmistoj atingos la plimulton en la Komitato konvenonta en Nitro? Certe la prezidanta seĝo estos malkomforta tie. Certe la TEJO-reprezentantoj suferos. Des pli ke tipa taktiko estas nervozigi la kontraŭulon tiom, ke ĝi forlasos la arenon. Sed kiuj estas en la du kontraŭaj aloj?
La opozicia alo vicas alfabete de B ĝis W (nome de Buller ĝis Weidmann, kiu ambicias al la prezidanteco). La literojn C, D ktp facile divenos la konantoj pri la situacio interna al UEA. Kun malmultaj esceptoj, temas pri emeritoj, do pli ol 65-jaraj. La konflikto povus tiel aspekti generacia. Ĝi estas ankaŭ generacia, sed precipe inter du pensmanieroj. La antiraŭmisma, profunde ligita al la avataro de la Fina Venko, volas neniom koncedi al la renovigo de la jam rusta centralismo. La alia alo (kun Fettes), kun pli junaĝaj homoj, vidas la futuron en polurita centralismo, kie la subvencioj pli gravas ol la membrokotizoj, kaj la asocio estus pli peresperanta ol poresperanta. Sen la “laborista klaso” kiel idealo, sed kun la “daŭripoveco” kiel devizo; pri kiu la tradicie cinikaj hungaroj dirus: “Jen nenio, kaj tenu ĝin forte!”
Unua raŭndo ĉi-semajnfine en Nitro.
UEA-ano havanta la esperantan civitanecon:
Kvankam laŭ aĝo jam ora membro (imagu kiom da arĝento donita al la asocio!), mi havas la bronzan vizaĝon demandi, kiuj estas C, D ktp…
La redakcio respondas:
Laŭ publikaj deklaroj aŭ sintenoj estas diveneblaj: B-Buller, C-Corsetti, D-Demmendaal… F-Fischer Kotowski, G-Grosjean… J-Johann Derks, K-Kniivilä… (du nazaloj probable el Luksemburgio)… S-Schroder (kun tranĉita O), T-Tuomo Grundström… V-Vodevoz, W-Weidmann. Kompreneble ne ĉiuj estas samgrade kontraŭaj al la Fettes-statutreformo, nek ĉiuj tiel finvenkisme histeriaj kiel Weidmann. Kaj ne ĉiuj eble estas UEA-komitatanoj.
C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Ĉar la opozicio raŭmismo/antiraŭmismo kaj fina-venko/senfina-malvenko fariĝis delonge sensignifa antikvaĵo, oportunus ke la redaktoro de HeKo rezignu finfine pri tiu ŝiboleto kaj rigardu la aferon sen mani§eismaj okulvitroj per iom pli nuancita kaj aktuala vidkapabalo.
La redakcio respondas:
En maniĥeismo unu forto opozicias la alian, tiel ke unu ekskludas la alian. Ne estas ĉi tiu la kazo: antiraŭmistoj kontraŭas raŭmismon (kaj kalumnias ĝin kaj ĝiajn intelektulojn diversmaniere), dum la raŭmistoj konsideras ankaŭ la aliajn parto de la esperanta popolo. Raŭmismo inkludas, antiraŭmismo ekskludas.
Bedaŭrinde ekzistas multaj pruvoj pri la aktualeco (eĉ kreskanta) de tiu negativa pensmaniero, sine de UEA. Ni vidu la ĵusan publikan deklaron de ekskomitatano Dennis Keefe, 26 julio 2016:
“Movadestroj havas sperton, saĝecon kaj ofte monon, sed ili devas labori por enkadrigi strategion kiu devenas de tiuj kiuj agemas kaj kiuj entreprenikemas, [?] kaj kiuj diras al si mem ĉiutage Fina Venko! Fina Venko!”